La Bona Lernilo

Ĉu vi lernis la bazon de Esperanto, sed ankoraŭ ne certas kiel esprimi vin? Do ĉi tiu lernilo por ekprogresintoj povas esti interesa. Baze de bonlingvismaj principoj: ke simpla kaj facile komprenebla Esperanto estas bela Esperanto, la celo de ĉi tiu estas montri, ke Esperanto povas esti kaj estas eĉ pli facila ol oni eble unue imagis.

Al la lecionoj
Al la Bona Vortaro
Skemo pri la organismo de la lingvo Skemo pri la organismo de la lingvo
L. L. Zamenhof (🄯)

Enkonduko

Ĉu vi jam lernis sufiĉe da Esperanto por kompreni ĉi tiun tekston per aŭ sen vortaro, sed ankoraŭ ne sentas vin certa pri la gramatiko aŭ pri esprimmanieroj? Ke eble Esperanto estas malpli facila ol oni unue asertis al vi? En tiu okazo, ĉi tiu lernilo povas esti bona por vi.

Kiam Zamenhof kreis la lingvon, li penis atingi ekvilibron inter du konfliktaj celoj. Unu estis laŭeble malplimultigi la kvanton da vortoj kaj necesajn gramatikajn regulojn por fari Esperanton vere facile lernebla. La alia estis aspektigi la lingvon laŭeble simila al la grandaj eŭropaj lingvoj, por tiel doni al leginto de Esperanta teksto la impreson, ke la lingvo estas facile lernebla pro tiu simileco, kontraŭ la kosto de iom da vera facileco.

Tamen, post ĉirkaŭ 1895, francoj transprenis la gvidadon de la lingvo (kaj tiel plej probable savis ĝin de forvaporiĝo) pro malfavoriĝa situacio en la rusa imperio, ili komencis "plibonigi" la lingvon per krei novajn vortradikojn por eviti mal-vortojn, por havi pli mallongajn vortojn kaj por havi pli da naturecaj vortoj kun malsamaj nuancoj. Ili ankaŭ aldonis pli rigidajn regulojn pri esprimado antaŭe ne ekzistantaj. Esence, ili penis fari Esperanton pli simila al la franca lingvo.

Kaj ili parte sukcesis. La hodiaŭa Esperanto havas grandan – tro grandan – kvanton da sam- kaj similsignifaj vortoj kaj nenecesajn regulojn pri esprimado, neoficialajn sed traktatajn kvazaŭ ili estus oficialaj. Kompreneble lernanto de Esperanto ne facile povas scii, kiu vorto, kiu regulo estas evitebla kaj kiu ne. Tio kosto de plia malfaciliĝo eble iam faris Esperanton pli altrigardata, sed nun, en la 21a jarcento, tio simple faras ĝin tute nenecese malsimpla.

Ĉio tio ĉi rimarkis la franclingva tradukisto Claude Piron kaj li en lia 1989a libro La Bona Lingvo invitis al la lingvanoj maligi ĉi tiun evoluon, kaj ekrigardi la radikalan simplecon de Esperanto kiel forto kaj utilo, ne kiel io infaneca.

Sekvante tiun filozofion, jen la tri fondamentoj de ĉi tiu lernilo:
  1. La sola regularo de Esperanto estas la Fundamento de Esperanto.
  2. Simpla Esperanto estas bela Esperanto.
  3. Ĉiu gramatike ĝusta Esperanto estas bona Esperanto.

Rimarku, ke ĉi tio ne estas reformita Esperanto. La regularo restas la sama, neniu signifo estas ŝanĝita kaj ĉiu montrata neoficiala vorto estas aldonita por zorga konsidero, pro ties utilo. Kelkaj vortoj estas aldonitaj kiel alternativoj al aliaj vortoj pro plia simpleco, kiel ĉefovagono anstataŭ lokomotivo kaj flugovagono anstataŭ aviadilo.

Multaj havas la impreson, ke Esperanto ankoraŭ estas prilaborara projekto, preta por pliaj sugestoj, sed tio ĉesis esti ĝusta jam en la jaro 1888. Sekve, se vi opinias iun malrekomendatan vorton utila kaj iun forigitan kvazaŭregulon obeinda, vi tutplene havas la rajton uzi ilin! La ĝustecon de lingvouzo decidas la komuna parolantaro, ne iu memelektita "lertulo".

Mi tamen ne estas lertulo. Mi komencis lerni Esperanton antaŭ ĉirkaŭ 10 jaroj, sed mi ankoraŭ esprimas min pene, pro tro malgranda vortprovizo kaj fojaj konfuziĝoj pri iu aŭ iu alia gramatika regulo, kio estas tipa por lernanto de ĉia lingvo, ne nur Esperanto. Mi legis multajn lernolibrojn, pro kiel mia cerbo funkcias, ili post la baza nivelo ne plu helpis min. Aparte ne ĉar unu libro asertas ke iu regulo estas tiel, dum iu alia ke estas alie. Do mi komencis krei lernolilon, kiun mi volus ekzisti kiam mi mem komencis lerni Esperanton. Ne ĉar mi ĉion regas, sed ĝuste ĉar mi ne.

Lernado estas unuopuleca afero, kaj libro bona por unu ne estas bona por iu alia. Tial mi rekomendas, ke vi provu legi ĉi tiun libron kaj se vi ne sencas ke ĝi helpas vin lerni, ĉesu konsili ĉi tiun kaj elektu studi per iu alia. Tamen, se ĉi tiu libro helpas min ordigi miajn pensojn en utilan kaj sufiĉe mallongan verkon, verki ĝin ne estis perdo de tempo. Se ĝi ankaŭ povas helpi iun alian lerni Esperanton, des malpli perdo de tempo. Kaj se ĝi helpas al la lingvanaro pli utiligi la apartaĵojn de Esperanto; tion, kion faras ĝin mirinde simpla kaj facile uzebla, des malplej perdo de tempo!

Amike, J. Genberg

Fontoj

La Bona Lingvo (Claude Piron). La Tuta Esperanto (Henrik Seppik). Plena Manlibro de Esperanto (PMEG, Bertilo Wennergren). Plena Ilustrita Vortaro (PIV), Reta Vortaro. Labonalingvo.org.

Dankoj

Dankon al XX por la inspiro.

Lecionoj

Leciono 1

Alfabeto kaj nombroj

Alfabeto kaj nombroj.

Leciono 1
Vortareto